EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azia - Oficiala Retejo de KAEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia Movado

Saluton, KAEManoj!

2016.11.05 21:50

esperanto Views:28910

Bonvenon al la nova retejo de KAEM.

Antaŭ kelkaj jaroj, Korea-flanka KAEM provis konstrui retejon por la Azia Movado. Tiam oni provis konstrui ion kompletan por gastigi la ĝeneralan movadon en Azio. Ni devis ‘Esperantigi’ la programaron per mano sen scio pri Esperanto. La rezulto estis vere malkontentiga, kaj nun ĝi estas tute forgesita kaj forlasita, dum kelkaj jaroj.

KAEM daŭre rolas kiel grava motoro de la Azia Movado, sed ne havas taŭgan retejon, kaj tio kaŭzas iom da malfacilaĵoj. Jen do estas nova retejo proponata, ĉi foje laŭ malsamaj principoj.

(1) Utiligo de bone funkcianta programaro – Tio estas WordPress. Oni-dire japana JEI estas nun renoviganta sian retejon per WordPress, ĉar ĝi ne nur estas tre bonkvalita programaro, sed ankaŭ estas jam Esperantigita!

(2) Fokusigo ĉefe al KAEM centraj agadoj, ne provante kovri plurajn movadojn, el diversaj lokoj de Azio. La retejo restu kiel ĉefa ilo por KAEM agado.

Kaj do jen estas la prova rezulto. La ĉefa menuo diras ĉion.

    Ĉefa Paĝo
    Raportoj/novaĵoj lastatempaj.
    Pri KAEM
    Oficialaj klarigoj pri KAEM, organizo/membraro/fonduso/enda agado
    Azia Movado
    Listo de eventoj en diversaj landoj laŭ tempo-ordo por facila serĉo
    KAEM Bulteno
    Kompilo de perioda eldonaĵo
    Projektoj
    Klarigoj pri projektoj
    Ricevi peton de kandidataj agadoj pri ajna projekto
    Opinioj
    Forumo por liberaj opinioj

Ni esperas, ke KAEManoj ŝatus ĝin. Se sufiĉe da konsento venas, mi oficiale provos forigi la malnovan/ne-funkciantan kaj instali la novan al “www.EsperantoAzia.Net”.

— Nomota, 2015-11-03.