EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azia - Oficiala Retejo de KAEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia Movado

Ni kune sukcesigu la 8an Azian Kongreson

Temo: “Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko”

Dato: inter la 3-a kaj la 6-a de novembro en 2016

Urbo: la urbo Quanzhou en la provinco Fujian, 中国福建泉州

Kongresejo: HUAQIAO-Hotelo (Quanzhou Overseas Chinese Hotel,泉州华侨大厦)
1# Baiyuanlu, Lichengqu, Quanzhou urbo, Fujian-provinco, Ĉinio, CN 362000 http://www.overseaschinesehotel.com

QUANZHOW-300x248.jpg

 

La 8-a Azia Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Quanzhou de Fujian-provinco, inter la 3a–6a de novembro 2016, kune kun la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio (la 5a ISOA).

Kvar-taga Esperanto-festeno kun riĉa programo kaj multaj ekskursoj en Quanzhou-urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu dum tiu sezono havas perfekte agrablan veteron.

DMW-300x150.jpg

Laŭtaga programo

Ĵaŭde, la 3-an de novembro

08:30 – 20:00 Akceptado en Huaqiao-Hotelo (Kongresejo)
14:00 – 17:00 Prelegoj (prelegantoj estas ankoraŭ nedeciditaj) E-kurso por komencantoj, ILEI-kunsido, KAEM-kunveno (I)
19:00 – 21:00 Interkona Vespero

Vendrede, la 4-an de novembro

10:00 – 11:30 Inaŭguro
14:00 – 17:00 Kunsido pri E-movado en Azio (delegitoj de Japanio, Koreio, Vjetnamio, Mongolio, Israelo, Nepalo ktp)
14:00 – 17:00 Eduka programo – la 5-a ILEI-Seminario en Orienta Azio
14:00 – 14:30 Ĉefa prelego
14:30 – 14:50 Prelego 1
14:50 – 15:10 Prelego 2
15:10 – 15:30 Prelego 3
15:40 – 16:20 Raportoj pri E-instruado kaj lernado en Azio
16:20 – 17:00 Diskutado
19:00 – 21:00 Nacia Vespero

Sabate, la 5-an de novembro

09:00 – 12:00 Prelegoj (interesaj temoj, ankoraŭ nedeciditaj) KAEM-kunveno (II)
09:00 – 11:30 Eduka programo
09:00 – 09:30 Demonstra kurso 1
09:30 – 10:00 Demonstra kurso 2
10:00 – 10:30 Demonstra kurso 3 (aŭ prelegoj)
10:40 – 11:30 Diskutado pri Eduka movado en Azio, kunlaborado interazie
14:00 – 17:00 Promenado en Quanzhou
19:00 – 21:00 Internacia Vespero

Dimanĉe, la 6-an de novembro

09:00 – 11:30 Vizito al la Quanzhou-muzeo
14:30 – 15:30 Fermo

Lunde, la 7-an de novembro:
Postkongresa ekskurso

Aliĝo:
1. Aliĝ-kotizo (Kongresa kotizo): 40 eŭroj (provizore); baldaŭ decidota post konsidero pri bugheto kaj pri rabato por B-landoj

2. Loĝ-kotizo: 100 eŭroj por unu persono (25 eŭroj/nokto/lito*4 noktoj)

3. Reta aliĝilo:
https://docs.google.com/forms/d/1FoTV0-NbxcbC1VgDkLuWYg-shXYG7PyLb-0EQvZ_VU0

Rimarkoj:
La prezo (loĝ-kotizo) estas por unu persono en eŭroj (1 eŭro= 7.50 RMB); la kotizo indikita inkluzivas 4 tranoktojn kaj matenmaĝojn