AziaKongreso-ISOA710LA 8-A AZIA KONGRESO DE ESPERANTO
LA 5-A ILEI-SEMINARIO EN ORIENTA AZIO
3a-6a novembro 2016
Quanzhou situas en Fujian-provinco, suda Ĉinio. Ĝi fieras pri sia agrabla duontropika klimato, kaj alvenante al la urbo vi sentos ekzotikecon ne tipan por ĉina urbo. Ne senkiale, ĉar jen la komenca punkto de la mara itinero de la Silka Vojo. Malfermita kiel havenurbo dum la dinastio Tang (618-907), Quanzhou atingis sian apogeon dum la dinastioj Song (960-907) kaj Yuan (1279-1368).
Tiam ĉi tie loĝis eĉ hindoj, araboj kaj persoj. Ĝis nun funkcias moskeoj kaj eblas trovi spurojn de diversaj aliaj religioj. Iuj supozas, ke en Quanzhou loĝis Sindbado la Maristo, fama figuro el Mil kaj unu noktoj. Marco Polo notas la ŝajne arablingvan nomon de tiu ĉi urbo “Zayton”, kaj ĝin registras ankaŭ la islama vojaĝisto Ibn Battuta. Pro tia historia fono en Quanzhou ankoraŭ nun regas etoso de interkulturaj aventuroj. Venu do ĉi tien por ĝui tiun etoson, kaj tio helpos vin ricevi inspiron por la perspektivo de Esperanto en Azio!
La aventuroj de iamaj ŝipistoj similas al tiuj de nunaj retumantoj, kiuj virtuale navigas, ĉu ne?
Informilo -> AziaKongreso-ISOA710