EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azio kaj Oceanio - Oficiala Retejo de KAOEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia-Oceania Movado

Okazos la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2019


La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo 2019 estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente 200 kilometrojn for de Katmanduo. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara ni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Annapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8000 metroj altaj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.


 

Laŭtaga skizo de Panchhase-Piedvojaĝo:


la 26an de februaro: Alveno, enhoteliĝo kaj bonvenigo

la 27an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo

la 28an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo

la 1an de marto: 6-hora veturado de Katmanduo al Pokhara (820m)

la 2an : 4-hora marŝado de Pokhara al Pumdi (1520m)

la 3an : 5-hora marŝado de Pumdi al Panchhase Vanjang (2500m)

la 4an: 6-hora marŝado de Panchhase al Bhadaure (1670m)

la 5an: 6-hora marŝado de Bhadaure al Naudada (1515m)

la 6an: 6-hora marŝado de Naudada al Pokhara

la 7an: Reveno de Pokhara al Katmanduo

la 8an: Libera tago kaj Adiaŭa Vespero

la 9an de marto: Foriro

 

Se vi havos intereson pri la Renkontiĝo, kontaktu:

Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal.

Telefono:00977-9841273761  Retadreso: nespa.1990@gmail.com

Retejo : www.esperanto.org.np




13a Internacia Himalaja Renkontiĝo, 2019 26a februaro ĝis la 8a marto 2019 Featured

13a Internacia Himalaja Renkontiĝo, 2019 26a februaro ĝis la 8a marto 2019

Dum via restado, vi loĝos en bonkvalitaj vilaĝaj hoteloj. Ĉiuj manĝkostoj en viaj partoprentagoj kaj aliaj kostoj (enirpagoj,vojaĝpermesiloj kaj transportoj ktp) en 
Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto sed tiu ne kovras asekuron. La kotizo estas kalkulita ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas preskaŭ 150
eŭrojn po tage, multaj niaj servoj estas volontulaj servoj de nepalaj esperantistoj.


Download Brochure





No. Subject Author Date Views
25 Bulteno por aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto file esperanto 2019.03.06 1813
24 Aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso (ĝis la 9a de aprilo 2019) file esperanto 2019.02.21 6861
» La la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (26a feb~8a mart 2019) esperanto 2018.12.21 5439
22 La 37a Komuna Seminario: 29a april ~ 3a maj, 2019, Da Nang, Vjetnamio esperanto 2018.11.17 11375
21 Aliĝilo al la 9-a Azia kongreso de Esperanto (aprile 2019) file esperanto 2018.08.19 17665
20 La 53a E-Sumoo finiĝis. enchjo 2018.07.15 23044
19 La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) (2017) esperanto 2017.07.13 65272
18 La 9-a Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (2019) esperanto 2017.07.01 68115
17 Survojas la Kvara Irana Esperanto-Kongreso file Verdisto 2017.03.03 75023
16 La 44a Internacia Esperanto-Sumoo komencigxas je 8a jan. 2017. esperanto 2017.01.07 103484
15 La 35-a Komuna Seminario en Kioto/Osaka,Japanio file esperanto 2016.12.02 79804
14 Jubilea Festo okaze de Vjetnama Esperanto-Asocio (1956-2016) file esperanto 2016.12.02 75903
13 Raportoj de la Ĉina Interreta Informa Centro esperanto 2016.11.25 76063
12 Konsciza Raporto Pri la 8a Azia Kongreso esperanto 2016.11.24 75573
11 Esperanto-Sumoo (Nov. 2016) esperanto 2016.11.12 75639
10 Laŭtaga listo de programeroj de la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 75479
9 Post-kongresa vizito de la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 75825
8 Reteja aliĝo al la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 75947
7 La 8-a Azia Kongreso en Quanzhou kaj la 5a ISOA file esperanto 2016.11.05 76063
6 La 34a Komuna Seminario (Dec. 2~5a 2016) esperanto 2016.11.05 76017