EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azia - Oficiala Retejo de KAEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia Movado

La 8-a Azia Kongreso en Quanzhou kaj la 5a ISOA

AziaKongreso-ISOA710LA 8-A AZIA KONGRESO DE ESPERANTO
LA 5-A ILEI-SEMINARIO EN ORIENTA AZIO

3a-6a novembro 2016

8aAK-emblemo.jpg

Quanzhou situas en Fujian-provinco, suda Ĉinio. Ĝi fieras pri sia agrabla duontropika klimato, kaj alvenante al la urbo vi sentos ekzotikecon ne tipan por ĉina urbo. Ne senkiale, ĉar jen la komenca punkto de la mara itinero de la Silka Vojo. Malfermita kiel havenurbo dum la dinastio Tang (618-907), Quanzhou atingis sian apogeon dum la dinastioj Song (960-907) kaj Yuan (1279-1368).

Tiam ĉi tie loĝis eĉ hindoj, araboj kaj persoj. Ĝis nun funkcias moskeoj kaj eblas trovi spurojn de diversaj aliaj religioj. Iuj supozas, ke en Quanzhou loĝis Sindbado la Maristo, fama figuro el Mil kaj unu noktoj. Marco Polo notas la ŝajne arablingvan nomon de tiu ĉi urbo “Zayton”, kaj ĝin registras ankaŭ la islama vojaĝisto Ibn Battuta. Pro tia historia fono en Quanzhou ankoraŭ nun regas etoso de interkulturaj aventuroj. Venu do ĉi tien por ĝui tiun etoson, kaj tio helpos vin ricevi inspiron por la perspektivo de Esperanto en Azio!

La aventuroj de iamaj ŝipistoj similas al tiuj de nunaj retumantoj, kiuj virtuale navigas, ĉu ne?

 

Informilo ->  AziaKongreso-ISOA710

AziaKongreso-ISOA710.pdf