EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azia - Oficiala Retejo de KAEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia Movado

Ekde dimanc^o, la 8an de januaro, komencig^os la 44a Internacia Esperanto-Sumoo g^is la 22a. (15 tagoj)
 
Se vi partoprenos en la Esperanto-Sumoo, vi povos legi librojn dormantajn en via breto kune kun 250 esperantistoj en la mondo kaj povos kontribui al la Esperanto-movado. Ne perdu tin valoran s^ancon.
 
Por partopreni en la sumoo, sendu al mi
1. viajn nomon, luktistan nomon,
2. nomojn de viaj urbo kaj lando
3. Titolon de la libro, kiun vi legos en tiu periodo,
4. Kvanton da pag^oj, kiujn vi legos por unu tago
 
Vizitu niajn retejon kaj Vikipedian pag^on:
   En dimanc^o kaj sabato mi estos for de mia hejmo, do ne povos respondi al vi. Vi sendu al mi alig^ilon kaj komencu legi. Poste mi respondos al vi.
 
HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
<hori-zonto@water.sannet.ne.jp>