EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azio kaj Oceanio - Oficiala Retejo de KAEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia-Oceania Movado

Raporto de S-ro Enkhee:


Karaj, jen mi koncize informas pri ĵus okazinta 8a AK:
 
La 8a Azia Kongreso de Esperanto okazis en Quanzhou-urbo, Fujian-provinco, Ĉinio, kun la ĉeftemo “Esperanto por la Azia kunlaboro en interreta epoko”. 
 
Paralele al la kongreso samloke okazis ankaŭ la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio (instruistoj) kaj la 10a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercistoj). En la kongreso (inkluzive de supremenciitaj du eventoj) partoprenis pli ol 270 personoj el 24 landoj kaj regionoj.
 
La malferman inaŭguron ĉeestis honoraj gastoj, nome Vic-urbestrino de Quanzhou, Vic-prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo  - tegmenta organizo de ĈEL, Prezidanto de ĈEL s-ro Chen Haosu, Estrarano de UEA pri Azio s-ro LEE Jungkee, Ĝenerala direktoro de UEA s-ino Veronika Poor kaj aliaj.
 
Dum la kongreso oni okazigis ĉirkaŭ 30 programerojn inkluzive de  2 inaŭguroj, 2 ekskursoj, interkona-, nacia- kaj internacia vesperoj.  

Unu el la plej freŝaj novaĵoj estas tio ke dum KAEM-kunsido oni elektis s-ron So Jinsu, korean KAEM-anon kiel novan prezidanton de la komisiono. Vicprezidanto kaj sekretario restas samaj kiel antaŭe, vicprezidanto estas s-ro Inumaru Fumio el Japanio kaj sekretario estas s-ro Ĉimedtseren Enkhee el Mongolio.

Alia grava novaĵo estas ke sekva, la 9a Azia Kongreso okazos en 2019, en vjetnama urbo Danang.

No. Subject Author Date Views
24 La la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (26a feb~8a mart 2019) esperanto 2018.12.21 336
23 Aliĝintoj al la 9-a Azia kongreso de Esperanto (gxis 20a dec. 2018)0 file esperanto 2018.12.15 2863
22 La 37a Komuna Seminario: 29a april ~ 3a maj, 2019, Da Nang, Vjetnamio esperanto 2018.11.17 4517
21 Aliĝilo al la 9-a Azia kongreso de Esperanto (aprile 2019) file esperanto 2018.08.19 9782
20 La 53a E-Sumoo finiĝis. enchjo 2018.07.15 13232
19 La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) (2017) esperanto 2017.07.13 56142
18 La 9-a Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (2019) esperanto 2017.07.01 59106
17 Survojas la Kvara Irana Esperanto-Kongreso file Verdisto 2017.03.03 65995
16 La 44a Internacia Esperanto-Sumoo komencigxas je 8a jan. 2017. esperanto 2017.01.07 95874
15 La 35-a Komuna Seminario en Kioto/Osaka,Japanio file esperanto 2016.12.02 71570
14 Jubilea Festo okaze de Vjetnama Esperanto-Asocio (1956-2016) file esperanto 2016.12.02 67768
13 Raportoj de la Ĉina Interreta Informa Centro esperanto 2016.11.25 67690
» Konsciza Raporto Pri la 8a Azia Kongreso esperanto 2016.11.24 66616
11 Esperanto-Sumoo (Nov. 2016) esperanto 2016.11.12 66551
10 Laŭtaga listo de programeroj de la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 66466
9 Post-kongresa vizito de la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 66884
8 Reteja aliĝo al la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 67346
7 La 8-a Azia Kongreso en Quanzhou kaj la 5a ISOA file esperanto 2016.11.05 67801
6 La 34a Komuna Seminario (Dec. 2~5a 2016) esperanto 2016.11.05 67024
5 Ni kune sukcesigu la 8an Azian Kongreson file esperanto 2016.11.05 68272